2
Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn el la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
4
Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
16
klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu la vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
19
Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
20
Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio, Mi aŭdis.
23
Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.